Ammon Hennacy

Ammon Hennacy
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1893 (1893-07-24)
en Negley
Morto 14-an de januaro 1970 (1970-01-14) (76-jaraĝa)
en Sallaga Urbo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe Madison
Ohia Ŝtata Universitato
Hiram College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aŭtobiografo
anarkiisto
sindikatisto
terkultivisto
pacaktivisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ammon Ashford Hennacy (24a de Julio, 1893 – 14a de Januaro, 1970) estis irland-devena usona pacisto, anarkiisto, socia aktivulo, membro de la movado Catholic Worker Movement kaj de la sindikato IWW. Li establis la gastejon "Joe Hill House of Hospitality" en Sallaga Urbo kaj praktikis la rezistadon pere de imposta malobeo.[1]

Li estis iam membro de la Socialisma Partio de Usono. Komence de la Unua Mondmilito li estis enprizonigita dum du jaroj en Atlanta (Georgio), ĉar li malakceptis rekrutadon. En prizono la nura permesita libro estis la Biblio. Tio inspiris lin al radikala eliro el siaj dekomencaj kredoj; li iĝis kristana pacisto kaj anarkiisto.

Hennacy kredis ke sekvado al kristanismo intencis esti pacifisto kaj, ĉar registaroj konstante minacas aŭ uzas forton por solvi konfliktojn, li intencis esti anarkiisto.

  1. . Ammon Hennacy: 'Non-Church' Christian. The Catholic Worker (Februaro 1970). Arkivita el la originalo je 2013-04-06. Alirita 2016-06-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-06. Alirita 2016-06-25.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search